Sako

Kutima papera sako, kiun eblas tute platigi. Eble por donacetoj? La supraĵo faldiĝas enen, por plia fortikeco. Estas 16 truoj por tredi belan ŝnureton tra ili. Ĝi estas tiom ĉarma, ke mi freneziĝus... Taŭga por paki donacotajn botelojn.

Skatolo kun kovrilo

Skatolo kun kovrilo. Tre simpla ŝablono. La alteco de la kovrilo kaj la interspaco inter la kovrilo kaj la skatolo agordiĝeblas.

Tortotranĉaĵa skatolo

Tortotranĉaĵo, laŭvorte. Triangula skatolo uz ebla por konservi traĉaĵon de torto. La skatolo fariĝas el supraĵo kaj bazo. La supraĵo estas la kovrilo. La bazo estas kunmetaĵo, kiu ne bezonas gluon, ĉar ĝi estos blokita de la kovrilo. Laŭ la provizitaj valoroj, la kovrilo larĝas 5% pli ol la bazo, sed tion oni povas ŝanĝi per spertulaj agordoj.

La angulo rilatas al la grandeco de la enmetota torta tranĉaĵo. Rigardu la bildon, se vi ne scias kion tajpi tie. Ekzemple, angulo kiel 30 estas sufiĉe granda por unu tranĉaĵo el torto, distranĉita en 12 pecoj.

La longeco estas la longeco de la tranĉaĵo, do pli malpli la duondiametro de la tuta torto. Donu iom pluan spacon ĉi tie.

Skatolo de ludkartoj

Longa, maldika skatolo. Taŭga por ĉokoladaj cigaredoj, ludkartoj, ktp. La provizitaj grandecoj taŭgas por ordinaraj eŭropaj ludkartoj (briĝa mezuro).

Mortintkesto

Halovene prezentu viajn bonbonojn laŭ la festa temo: metu ilin en mortintkeston! Tiu ĉi ŝablono fariĝas el bazo kaj kovrilo.

Uzu glubendon por bone bloki la kovrilon, alikaze noktomeze la enhavo povus eliri kaj promeni tra via hejmo. Buuuu! (fantombleko).

Konuso (eventuale trunkita)

Konuso, eventuale kun fortranĉita supraĵo (trunko). Uzebla ekzemple kiel glaso, sitelo aŭ festa ĉapelo. La kalkulado estas terura, pro tio mi kreis ŝablonon por ĝi. Se vi volas veran konuson, elektu nulon kiel supran diametron. Mi aldonis kroman linion en la mezo de la ŝablono, uzebla kiel referenco por kurba teksto.

Montrobreto

Malfermita skatolo. Neutila por sendi poŝte, sed uzinda por konservi kaj ekspozicii aĵojn.

Curved Box

Box with curved sides. The value for curve size can be either positive or negative. You can enter any value, but do not make the curve too large, or the box will break or buckle when folded. Be aware that the Length and the Width do not take the curve size into account.

Cilindro kun oblikvaj finaĵoj

Cilindro trunkita je iu angulo. Ĝi povas trunkiĝi angule kaj supre kaj sube. La longeco rilatas al la akso de la cilindro.
La suba angulo povas esti turnita ĉirkaŭ la akso, kvazaŭ la jam trunkita cilindro estus ĉirkaŭtordita.

Tiaj cilindroj, aŭ tuboj, oftas en inĝenierarto por konekti tubojn. Supraĵo kaj bazo ebligas ankaŭ realigi fermitan skatolon.
Atentu, ke vi ne faldu la glustrion!

Ovoforma skatolo

Alternativo al ronda skatolo: ovoforma (elipsa) skatolo. La ŝablono enhavas kovrilon kaj ovoformaĵojn por supraĵo kaj bazo.

Koverto

Tre plata ujo por leteroj kaj simile. Ĉiukaze: ne eblas krei A6-koverton el A4-folio per tiu ĉi ŝablono, la spaco ne sufiĉas.

Eblas krei A6-koverton el A4-folio, sed ĝi estos preskaŭ tutpaĝa. La ŝablono estos turnita tiel, ke la tuto estu ene de la folio. Kiam vi printas tiun ĉi ŝablonon, vi devas povi printi (preskaŭ) senrande. Centrigu la bildon kaj printu je malgrandigo malŝaltita, aŭ 100%1:1. La titolo de la ŝablono forfalos el la paĝo, sed tio ne gravas.

Exploding Box

A box consisting of a tray and a lid. The sides of the tray are not glued, but kept together by the lid. Once the lid is removed, the box ‘explodes’ as the sides fall outward.

Gem Stone Box

Gem stone shaped box, consisting of two identical polygonal pyramids, glued together at their bases. It‘s a real box that can used for packaging. It can be stored (and shipped)completely flat. When you pull the two apices (‘tops’) apart, the box will get it‘s full shape. It‘s easiest to glue this shape when both halves are flat. Just fold the glue tabs all the way in an glue the top to the bottom. Just remember not to glue the rounded flaps.

Gift Box

Ordinara donaca skatolo. Uzu tiun ĉi ŝablonon kiam la grandecoj de la flankoj similas unu la alian.

Heart Shaped Box

Skatolo korforma. Ne ĉar mi ŝatas Sankt-Valentenan tagon, sed ĉar mi opinias, ke la tria albumo de Nirvana estas mojosa... Kun speciala helpo de mia koramikino! Tiu ĉi skatolo ne estas firme fermita, la cirklaj flankoj ne estas gluitaj al la baz o. Rigardu la aldonajn fotojn en la paĝo pluaj opcioj. La larĝeco ne povas superi la longecon. Se vi tion faras, la larĝeco estos egaligita al la longeco.

Paperujo

Fortika granda koverto.

Alumeta skatolo

Tirkesto, farita el du partoj: la kestujo kaj la kesto mem. Por konservi ion ajn: perlojn, alumetojn, KD-ojn aŭ viajn paperajn artaĵojn, depende de la elektitaj grandecoj. Oni povas difini la kvanton da interspaco inter la kesto kaj la ujo per la parametro interspaco.

Lakta skatolo

Lakta skatolo. Kiam hejmfarita, verŝajne pli taŭga por sekaj aĵoj ol por likvaj. Ege pli originala ol sako por donaci botelon da vino.

Plurfolia skatolo

Tre kutima skatolo, sed farita el 6 folioj. Tio ebligas krei pli grandajn skatolojn kiam la grandeco de viaj folioj limigas vin.

Paralelepipedo

Rektangulaj skatoloj estas tiom banalaj. Mojosuloj preferas paralelepipedajn! Tiu ĉi ŝablono kreas la paperan modelon por paralelepipedo, skatolo oblikva laŭ la tri dimensioj.

La tri anguloj estu inter 0 (plene plata) kaj 90 gradoj (la ordinara rekta angulo). Memoru, ke 100-grada angulo estus sama al 80-grada.

Pentraĵujo

Ankaŭ konata k iel kadro. Uzebla ankaŭ por krei skatolon kun duoblaj flankoj. Tiu ĉi ŝablono estas iom tikla. La larĝeco de la kadro devas superi ties longecon plus unu centimetro. Atentu, ke la alteco estu malgranda kompare al la aliaj dimensioj.

Kusena pako

Ni plidolĉigu tiujn ĉi ŝablonojn. Kurba kartono - bele! Atentu, ke ĝi estu almenaŭ duoble pli larĝa ol alta.

Plurangulforma skatolo

Tiu ĉi estas la lastmoda pakado por manfaritaj donacoj. Male ol rektangula skatolo, tiu ĉi povas havi ajnan nombron da flankoj. Kreŭ triangulan, sesangulan, aŭ eĉ dekduangulan (12-flanka!) skatolon. Estu zorgema kiam vi faldas la kovrilon, necesos faldi foje enen kaj foje eksteren!

Polygonal Pyramid

A pyramid shape with custom height and a regular polygon as base.

Polygonal Shaped Box with Lid

Kreu 5-flankan, 7-flankan aŭ eĉ 13-flankan skatolon. La kovrilo estas aparta kaj iom pli larĝa ol ĝi, eblas agordi kiom en interspaco.

Oni povas elekti ajnan nombron da flankoj inter 3 kaj 20 (inkluzive). Elekti 4 estus neoriginale, tamen...

Skatoloj kun 3, 4, aŭ 6 flankoj kunmetiĝas formante belajn skatolarojn el samspecaj skatoloj.

Piramido

Ĉiu el ni, iam, bezonos enterigi faraonon. Okaze de tio, piramido estos utila.

Romba skatolo kun kovrilo

Romba skatolo. Laŭ la difino, ĉiuj kvar romboflankoj estas samlongaj.

Ronda skatolo (ĉapelskatolo)

Ronda, cilindra skatolo. Povus esti uzata ekzemple kiel ĉapelujo aŭ kiel rulo.

En la ŝablono troviĝas ankaŭ la kovrilo. Se vi volas simplan, malfermitan cilindron, do vi nur bezonas la unuan parton (la unuan paĝon).

Shallow Box

A simple box like the Card Box and the Gift Box. This template is very economical for boxes that have small height compared to both the width and the height, for example a box for a tart or a pizza. Templatemaker.nl will try adjust “impossible” values, be aware of this when, for example, the thumb hole or glue flaps have dimensions that you don't expect.

Soma Cube

Collection of the 7 concave polycubes with 4 or less cubes. These seven pieces together can form the SOMA cube. That is, if you manage to solve the puzzle. The SOMA cube was invented by the Danish mathematician and poet Piet Hein.

Globo

La ŝablono kreas apartan pecon por ĉiu segmento. Ĉiuj pecoj aspektas same. Kiam kunmetitaj, ili formas globon.

Ornama stelo

Malverŝajne uzebla por konservi ion, sed tre bela kiel kristnaska ornamaĵo. Depende de ĝiaj dimensioj, vi havos aŭ po unu ŝablono por ĉiu stela pinto (kiun vi printos paron da fojoj), aŭ po unu ŝablono por ĉiu flanko de la stelo (kiun vi printos dufoje). La lasta estas la plej rapida kaj facila maniero. Por ebligi tiun ĉi: donu grandan altecon, grandan internan duondiametron kaj malgrandan nombro da pintoj. La provizitaj numer oj estas taŭgaj por tio.

Star Shaped Box

Have you ever dreamed of just sprinkling stars? ✨Now you can, and you can even hide a present in them! The folds are a bit origami-like, score them well and make sure the star is reasonably thick. “5“ Is the ideal number of points, but fewer or more is certainly possible. Shine!

The Platonic Solids

All five so-called Platonic Solids. The Platonic Solids are the five regular convex polyhedra. The Cube is the most famous one, of course, although he likes to be called “hexahedron” among friends. Also the other platonic solids are named after the number of faces (or hedra) they have. I.e. Tetrahedron, Octahedron, Dodecahedron, Icosahedron. (Now you know how to count in classical Greek, too!) There is only parameter:the diameter of the midsphere. The midsphere is the sphere from the center of the object that touches all the edges exactly in middle.

Trapeza skatolo

Trapeza skatolo, kiel tiuj de multekostaj ĉokoladaĵoj.

Se la Paralelepipedo estas tro fantazia por vi, sed la Skatolo por donaco estas tro neoriginala, do tiu ĉi estas bona meza vojo.

Depende de ĝiaj dimensioj, la retejo elektos inter du enpaĝigaj modeloj, kaj kreos la plej efikan ŝablonon.

Tray Insert

Tiu ĉi ne estas skatolo, ĝi estas io metenda en skatolon. Temas pri ujo, uzinda por bloki objektojn en skatolo. Oni povas krei plurajn, por konservi plurajn aferojn apartigitaj en la sama skatolo. Ĝi havas kroman spacon por manfingroj, tiel ke oni povu facile depreni la enhavon.

0%